Showing posts with label sporto. Show all posts
Showing posts with label sporto. Show all posts

9.6.08

Lundo

Estis surprize komforta kaj facila kuri ĉi foje. La vetero estis iom malpli varma ol kelkaj fojoj antaŭaj. Nun mi trovis sufiĉe bonan kuradvojon kaj mi intencas resti sur tiu dum ĉi somero. Ĝi estas iomete pli mallonga ol miaj antaŭaj kurvojetkandidatoj ĉi someraj. Sola malbonaĵo estas ke mi devas - irante kaj venante - transiri unu aŭtovojon. Se estas pinthoroj, mi devas halti. Sed la plejparto de kuradvojo enarbejas kaj tie mi vere ŝatas kuri.

Tempo uzita: 49:44
Averaĝa pulso: 148
Muziko: Nenio (mi tute forgesis kunpreni mian ludilon ĉi foje kaj rimarkis ke de tempo al tempo muziko dum kuradvojaĝetoj fakte nenecesas)

6.6.08

Vendredo

Hodiaŭ mi (denove) iomete ŝanĝis la kuradvojon. Ĝi estas ete malpli longa ol merkreda vojo sed aliel tute deca. Lastvesperaj kelkaj boteloj da biero iom lacigis min en komenco sed finfine ĉio bonis.

Tempo uzita: 52:40
Averaĝa pulso: 150
Muziko: My Bloody Valentine - Loveless & Bob Dylan - Highway 61 Revisited

  

4.6.08

Merkredo

Nun mi trovis sufiĉe bonan kaj iomete pli longan kuradvojon. Mi intencas daŭrigi sur ĉi tiu vojo tutan someron. Ni vidos kiel (se iel ajn) la tempo pliboniĝos dum somero. Tamen, ĉi-momente miaj doloraj muskloj rakontas al mi pri bona sed nefacila kuradmomento.

Tempo uzita: 54:10
Averaĝa pulso: 151
Muziko: Bob Dylan - The Bootleg Series Vol. 1-3


2.6.08

Lundo

Mi faris etan kuradvojaĝeton ankaŭ lundon. Du tagojn sinsekve, sed estis bone kuri.

Tempo uzita: 29:06
Averaĝa pulso: 150
Muziko: Bob Dylan - The Bootleg Series Vol. 1-3


Dimanĉo

Ŝajnas ke miaj kuradvojoj ĉi-somere ne estas samaj ol lastsomere. Do mi provas trovi iun decan vojon kaj daŭrigi mian kuradon sur tiu vojo.

Tempo uzita: 37:48
Averaĝa pulso: 152
Muziko: Variaj (Sonic Youth, Bob Dylan, Captain Beefheart...)

20.8.07

Lundo - "Dilana" kurado daŭras

Ĉi lunde estis bona kuri. Ĉefe pro la vetero: suno brilis sed ventis dece, do iĝis tre komforta kuri.
Ankaŭ la tempo kaj pulso ne estas tro malbonaj.

Tempo uzita: 39:11
Averaĝa pulso: 143
Muziko: Bob Dylan - Desire


16.8.07

Merkredo - Pli rapide, pli senkompate

Nu, kial la tiom strangaj numeroj?

Mi kuris tute nerigardante la pulsometron. Do, mi kuris tute laŭ mia propraj sensoj pri kio estas 
komforta kaj kio nekomforta. Mi rimarkis - kion mi ĝuste devenis - ke mi kuris iom pli rapide ol
mia fizika stato min permesis. Sed ne gravis, tamen mi kuris kaj estis entute amuza sed tre kruela.

Kaj jes, Bob Dylan estas bonega.

Tempo uzita: 36:22
Averaĝa pulso: 164
Muziko: Bob Dylan - Bringing It All Back Home

12.8.07

Dimanĉo - Promenado

Jes, mia kurado iĝis tre rapide promenadon. Estis tre humida kaj tro varmega por kurado. Ne eĉ etan venteton nenie... Kaj mi ŝvitis kiel...

Certe, mi devas atendi la pli bonajn kurveterojn. Feliĉe, ŝajnas ke hodiaŭ estas pli malvarma ol 
hieraŭ. Do, eble jam morgaŭ mi kurados plue...

Multon da punktoj ĉi fojon, ial...

Tempo uzita: 42:57
Averaĝa pulso: 144
Muziko: Bob Dylan - Bringing It All Back Home


Ĵaudo - Ankoraŭ ĉi tie

Estis tre varmega kaj humida tago, ĵaudo. Spite de tio, mi ekis kuradi kaj iom surpriziĝis ĉar la
tempo kaj speciale la pulso estis tiom agrablaj. La kurado mem estis tre komforta, kvankam mi -
kiel kutime - ŝvitegis kiel porko.

Nun mi ne plu laboras regule sed studas lingvon francan. Almenaŭ ĉi aŭguston. Estas interesa. Mi rimarkis ke scio de Esperanto vere pli malfacilas la lernadon de franca (kaj lingvoj ĝenerale).

En iu ajn kazo, estis pozitive rimarki ke mia nuntempa stato fizika ne estas tro malbona.

Tempo uzita: 41:15
Averaĝa pulso: 140
Muziko: Bob Dylan - The Freewheelin' Bob Dylan


5.7.07

Mardo kun muko

Post pli ol du semajnoj de mia plej lasta kuradaĵo, mi nun devas skribi ke ne estas komforta
kuri kun nazo plena da muko. La unua duono de kurdistanco iris bone, sed dum la dua duono
estis iom pli malkomforta, ĉar mi ne havis paperon por elnazigi mukon. Muko ekestis pro mia
malsano kelkaj tagoj pli frue.

Ĉio, tamen, iris surprize bone. Kvankam mi ne havis kurinta je du semajnoj, mi faris ne tro
malbonan tempon.

Tempo uzata: 42:04
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Nenio (pro eluzita baterio de mia MP3-ludilo)

19.6.07

Laboro, laboro, laboro

Mia kurhobio estas nun iom paŭzita pro miaj laboroj. Mi laboras nuntempe multe pli regule ol
antaŭe, do mi ne havas tiom da tempo por kurado. Sed... Mia laboro estas ankoraŭ tre fizika kaj
mi ankoraŭ ŝvitas kiel (eta) porko dum laborado. Do feliĉe la laboro estas ia sportado en ĉi 
kazo.
Mi faras multon da diferencaj ripetadaj movoj kaj marŝadas multe dum la labortago. Mi certe ne
forlasos mian kurhobion, sed mi devas nur kurhobii malpli ol antaŭe.

15.6.07

Vendredo 2

La vetero hodiaŭ estis pli malvarma ol antaŭe. Eble pro tio la varmiĝo de la korpo tempon
prenis iom pli ol regule. La kurado estis tre komforta post kelkaj centoj da metroj. Mi ŝvitis kiel
eta porko...

Tempo uzata: 40:54
Averaĝa pulso: 145
Muziko: David Bowie - David Live


14.6.07

Ĵaudo 2

Mia ĉi taga kuretadvojaĝeto okazis posttagmeze. Ĉirkaŭ unu horo post mangaĵo. Tio eble iomete
malfaciligis la kuradon, sed ĉio iris bone finfine.

Tempo uzata: 42:10
Averaĝa pulso: 147
Muziko: Plain Ride - Oh The Flow & The Saints - (I'm) Stranded
       

Merkredo 2

Mardon mi laboris kaj la laboro estis komforte fizika. Mi ne kuris tiam, do mi kuris merkrede.
Ĉio iris tre bone: mi ne lacis dum tuta afero kaj la tempo ankoraŭ pliboniĝis. Ankaŭ, pri muziko,
mi rimarkis ke "Marquee Moon" far Television kaj "Lodger" far David Bowie ambaŭ estas tre
bonaj kantujoj aŭ albumoj. Unu el la avantaĝoj de regulara kurado estas la muzikaŭskultado. Ĉar
tio estas malfeliĉe ofte la afero kion flankenŝovas la "pli gravaj aferoj".

Tempo uzata: 40:38
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Television - Marquee Moon & David Bowie - Lodger 

           

11.6.07

Lundo 2

Dua semajno startas. Komenco estis iom pli malfacila ol mi atendis. Feliĉe la korpstato baldaŭ
kutimiĝis kaj la kurado daŭris al la fino tre bone. Eble la semajnfina trinkadeto iomete influas la
aferon ;)

Tempo uzata: 41:38
Averaĝa pulso: 147
Muziko: David Bowie - Lodger


10.6.07

Sabato - Malmulto da dormo

Mi dormis tre malmulte (ĉ. 4 horojn) lastnokte kaj ankaŭ ĝuis kelkajn botelojn da biero.
Malgraŭ tio, mi ja kuretadis mian ordinaran distancon kaj ĉio iris bonege. Eble mi iomete
laciĝis dum la lasta 1/4, sed tamen mi sentis min tre agrabla poste.

La tempo "klare" pliboniĝis ĉi foje. Mi ankaŭ pripensis pri plilongiĝo de mia nuntempa kuradvojaĝo.
Eble mi tion faras post kelkaj semajnoj. Oni ne devas laci sin per troa streĉo jam ĉe komenco.

Morgaŭ mi ripozos kaj estos kontenta kun mia ĉi semajna sportado.

Tempo uzata: 41:51
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Aphex Twin - I Care Because You Do


8.6.07

Vendredo

Ĉi matene mi faris mian kurvojaĝeton iom frue ol mi kutimis. Mi drinkis tason da kafo kaj du
glasojn da akvo. Mi matenmanĝis nur post la kurado kaj la duŝo.

La tuto iris tre bone; estis bela ekstere, suno brilis sed ne estis tro varma. Nun mi kuretadis la
tutan distancon kaj ĝi estis tre komforta.

Tempo uzata: 43:33
Averaĝa pulso: 146
Muziko: Captain Beefheart & His Magic Band - Safe As Milk


7.6.07

Ĵaudo - Pli da kurado, malpli da marŝado

Hodiaŭ mi marŝadis ĉ. 1/4 da distanco kaj la restaĵon malrapide kuris. Komence estis tre malfacile
kuri tiom malrapide ke la pulso sin tenis inter permesitaj limoj (140 - 150). Miaj kruroj iom laciĝis,
sed kurante ili varmiĝis kaj la kuro finfine agrablis al mi. Estis komforta kuretadi, mi certe 
daŭrigos mian kuradon en ĉi stilo: kuradi kaj kuretadi la tutan distancon kaj nur marŝi antaŭe
por varmigi min kaj poste por revenigi la musklojn en siajn normalan staton.

Ĉi matene, mi por momento pensis ke eble ne estas tiom bona ideo kuri hodiaŭ. Kial ne? Ĉar mi kaj
mia malnova amiko Voĉo havis kune kelkajn bierojn je hieraŭa vespero. Ĉiu ja scias ke ne estas
saĝa sporti postebrie. Sed mi min sentis ne postebria kaj ĝenerale bone fartis, do mi vere hodiaŭ
kuris. Kaj bone tiel.

Tempo uzata: 43:48
Averaĝa pulso: 146
Muziko: Television - Marquee Moon


5.6.07

Mardo - Bona finfine

Ĉi matene la korpo sentis al mi iomete uzata :) Tion mi sciis atendi. Mi celis ne kuri hodiaŭ, sed merkrede. Okazis ke al mi telefonis mia doktoro kiu informis min pri mia kolesterolo; estis 8. Nu,
mi nur diras ke ĝi estas granda ĉifero ĉi kaze :/ Do, mi decidis kuri.

La komenco bonis, konsiderante ke varmegas hodiaŭ. Mi kuradis iomete pli ol hieraŭ. 3/4 de
tuto bone iris, sed tiam mi sentis min laciĝanta. Peze ŝvitante mi finkuris la distancon kaj promenis hejmen por duŝo. Mi pensas ke unu kaŭzo por tiu laciĝo estas ke mi ne manĝis dum kvar horoj antaŭ ol eki la kuradon. Tio certe estis eraro. Post la duŝo kaj streĉado mi tamen sentis min vigla
kaj tute mallaca. Morgaŭ mi ne sportos, sed ripozos.

Tre similaj rezultoj kiel hieraŭ!

Tempo uzata: 43:56
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Primal Scream - Evil Heat & XTRMNTR

        

Lundo - Bona komenco

Mi faris mian unuan kurvojaĝeton (mi uzas tiun mallertan vortparon en mia nescio pri la
pli bona) je lundi. Mia intenco estas kuri/promeni la saman distancon kun sama averaĝa korpulso
4 aŭ 5 fojon semajne. Dum sekvontaj semajnoj mi esperas vidi la tempon uzatan boniĝi kaj mian 
pulson resti agrabla.

La kurado bonis. Mi ne laciĝis. Mi rapide marŝis eble 2/3 de distanco kaj kuradis malrapide la
restaĵon. Utiligante mian (ankoraŭ) malmulte uzatan pulsmezurilon, mi tenis mian pulson inter 140
kaj 150 batoj minute. Ĉi maniere mi ne laciĝas tro multe kaj la sportado portos al mi gajnon
estontece. Mi esperas. Ni vidos.

Tempo uzata: 44:00
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Primal Scream - Echo Dek