Showing posts with label Esperanto. Show all posts
Showing posts with label Esperanto. Show all posts

30.11.09

Simpla vortaro por Linuksuloj

Por krei tre simplan Eo - alia lingvo - Eo -vortaron en Linuksa operaciumo uzante komandlinia interfaco, vi havas multajn bonajn kaj efikajn ilojn sub liaj manoj. Unu el tiuj estas la komando grep. Ekzemple, mi kopiis la tutan tekston el unu de multaj Eo - angla vortarpaĝoj en reto: Esperanto - English Dictionary kaj algluis ĝin en tekstan dosieron. Ĉi tiun tekstdosieron mi konservis kun nomo eodict.txt. Transloku ĝin ien kien vi ĝin volas. En tiu ĉi ekzemplo ĝi lokas en /home/viauzantnomo/misc/util/ dosierujo.

Nun vi devas krei Baŝ-skripton en kiu oni serĉas tra eodict.txt. La enhavo de skripto estas:
#!/bin/bash

egrep "$1" /home/viauzantnomo/misc/util/eodict.txt

Konservu la skripton per nomo Eo kaj transloku ĝin ekzemple en via ~/bin se vi havas tian dosierujon. Ne forgesu ŝanĝi la permesojn de dosiero
$ chmod 755 Eo

por ke ĝi iĝu ekzekutabla.

Se vi ne havas ~/bin/ en via $PATH variablo, vi devas aldoni en vian ~/.bashrc
export PATH="$PATH:~/bin"

kaj "fonti" (source) na ~/.bashrc per komando
$ . ~/.bashrc

Nun vi povas uzi vian novan vortaron per sekvanta maniero:
$ Eo vorto-kiun-vi-serĉas
$ Eo word-you-are-looking-for

Vi povas ankaŭ uzi regulesprimojn en via serĉo. Por serĉi nur Esperantajn vortojn (t.e. vortojn kiuj lokas ĉe komenco de linio):
$ Eo ^vorto

Aŭ ŝajnigi nur ĉiuj prefiksoj:
$ Eo ".*- "

Kaj tiel plu.

12.8.07

Ĵaudo - Ankoraŭ ĉi tie

Estis tre varmega kaj humida tago, ĵaudo. Spite de tio, mi ekis kuradi kaj iom surpriziĝis ĉar la
tempo kaj speciale la pulso estis tiom agrablaj. La kurado mem estis tre komforta, kvankam mi -
kiel kutime - ŝvitegis kiel porko.

Nun mi ne plu laboras regule sed studas lingvon francan. Almenaŭ ĉi aŭguston. Estas interesa. Mi rimarkis ke scio de Esperanto vere pli malfacilas la lernadon de franca (kaj lingvoj ĝenerale).

En iu ajn kazo, estis pozitive rimarki ke mia nuntempa stato fizika ne estas tro malbona.

Tempo uzita: 41:15
Averaĝa pulso: 140
Muziko: Bob Dylan - The Freewheelin' Bob Dylan


12.2.07

Esperanto

Do, kial lernis/lernas mi Esperanton?

Unue, mi havas intereson pri lingvoj kaj Esperanto ŝajnis al mi tre interese por provi lerni.

Due, mi interesiĝas pri legado, ĉefe mi ŝatas legi librojn kaj per Esperanto mi povas legi librojn el ĉiuj partoj de la mondo.

Laste, kiel Gandhi diris: "Ni devas esti la ŝanĝo kiun ni volas vidi en la mondo." Ĉi tiu estas unu ŝanĝo en mi kaj tiel en nia mondo.