25.2.10

telsu

Simpla Baŝ-skripto por vidi kion (la suoma) televidilo montras ĉi-momente. Datumoj akiritaj el http://www.telkku.com. Havigu la skripton ĉi tie.

7.12.09

doze - alarmilo kaj sonludilo

Ĉi tiu Baŝ-skripto ludas vian muzikon en hazarda ordo aŭ tuj aŭ post kelka tempo. Unue - se vi ne havas ludliston - ĝi kreas tian serĉante vian muzikokolektadon. Tajpi:
$ doze

por aŭskulti ĉion da via muziko.
$ doze 60

por atendi unu horon kaj tiam komenci aŭskultadon. Tiel vi povas uzi la skripton kiel vekhorloĝon aŭ memorigilon.

Vi povas elŝuti la skripton ĉi tie. Vi devas redakti la variablon PLAYLIST en la skripto. Kreu dosierujon ~/playlists (aŭ redaktu la skripton laŭvole) kaj korektu la vojon al via muzikdosierujon.

30.11.09

Simpla vortaro por Linuksuloj

Por krei tre simplan Eo - alia lingvo - Eo -vortaron en Linuksa operaciumo uzante komandlinia interfaco, vi havas multajn bonajn kaj efikajn ilojn sub liaj manoj. Unu el tiuj estas la komando grep. Ekzemple, mi kopiis la tutan tekston el unu de multaj Eo - angla vortarpaĝoj en reto: Esperanto - English Dictionary kaj algluis ĝin en tekstan dosieron. Ĉi tiun tekstdosieron mi konservis kun nomo eodict.txt. Transloku ĝin ien kien vi ĝin volas. En tiu ĉi ekzemplo ĝi lokas en /home/viauzantnomo/misc/util/ dosierujo.

Nun vi devas krei Baŝ-skripton en kiu oni serĉas tra eodict.txt. La enhavo de skripto estas:
#!/bin/bash

egrep "$1" /home/viauzantnomo/misc/util/eodict.txt

Konservu la skripton per nomo Eo kaj transloku ĝin ekzemple en via ~/bin se vi havas tian dosierujon. Ne forgesu ŝanĝi la permesojn de dosiero
$ chmod 755 Eo

por ke ĝi iĝu ekzekutabla.

Se vi ne havas ~/bin/ en via $PATH variablo, vi devas aldoni en vian ~/.bashrc
export PATH="$PATH:~/bin"

kaj "fonti" (source) na ~/.bashrc per komando
$ . ~/.bashrc

Nun vi povas uzi vian novan vortaron per sekvanta maniero:
$ Eo vorto-kiun-vi-serĉas
$ Eo word-you-are-looking-for

Vi povas ankaŭ uzi regulesprimojn en via serĉo. Por serĉi nur Esperantajn vortojn (t.e. vortojn kiuj lokas ĉe komenco de linio):
$ Eo ^vorto

Aŭ ŝajnigi nur ĉiuj prefiksoj:
$ Eo ".*- "

Kaj tiel plu.

9.6.08

Lundo

Estis surprize komforta kaj facila kuri ĉi foje. La vetero estis iom malpli varma ol kelkaj fojoj antaŭaj. Nun mi trovis sufiĉe bonan kuradvojon kaj mi intencas resti sur tiu dum ĉi somero. Ĝi estas iomete pli mallonga ol miaj antaŭaj kurvojetkandidatoj ĉi someraj. Sola malbonaĵo estas ke mi devas - irante kaj venante - transiri unu aŭtovojon. Se estas pinthoroj, mi devas halti. Sed la plejparto de kuradvojo enarbejas kaj tie mi vere ŝatas kuri.

Tempo uzita: 49:44
Averaĝa pulso: 148
Muziko: Nenio (mi tute forgesis kunpreni mian ludilon ĉi foje kaj rimarkis ke de tempo al tempo muziko dum kuradvojaĝetoj fakte nenecesas)

6.6.08

Vendredo

Hodiaŭ mi (denove) iomete ŝanĝis la kuradvojon. Ĝi estas ete malpli longa ol merkreda vojo sed aliel tute deca. Lastvesperaj kelkaj boteloj da biero iom lacigis min en komenco sed finfine ĉio bonis.

Tempo uzita: 52:40
Averaĝa pulso: 150
Muziko: My Bloody Valentine - Loveless & Bob Dylan - Highway 61 Revisited

  

4.6.08

Merkredo

Nun mi trovis sufiĉe bonan kaj iomete pli longan kuradvojon. Mi intencas daŭrigi sur ĉi tiu vojo tutan someron. Ni vidos kiel (se iel ajn) la tempo pliboniĝos dum somero. Tamen, ĉi-momente miaj doloraj muskloj rakontas al mi pri bona sed nefacila kuradmomento.

Tempo uzita: 54:10
Averaĝa pulso: 151
Muziko: Bob Dylan - The Bootleg Series Vol. 1-3


2.6.08

Lundo

Mi faris etan kuradvojaĝeton ankaŭ lundon. Du tagojn sinsekve, sed estis bone kuri.

Tempo uzita: 29:06
Averaĝa pulso: 150
Muziko: Bob Dylan - The Bootleg Series Vol. 1-3


Dimanĉo

Ŝajnas ke miaj kuradvojoj ĉi-somere ne estas samaj ol lastsomere. Do mi provas trovi iun decan vojon kaj daŭrigi mian kuradon sur tiu vojo.

Tempo uzita: 37:48
Averaĝa pulso: 152
Muziko: Variaj (Sonic Youth, Bob Dylan, Captain Beefheart...)

11.4.08

Atendante

Mi intencas komenci kuradon tuj kiam la lastaj neĝeroj kaj plejmulto da glacio sur la piedvojoj kaj kuradvojetoj degelos for. Minimume tri fojoj semajne estas mia celo.

2.1.08

Vintro

Estas ja vintro kaj mia pelvo malbonas ĉe dekstra flanko. Du bonetaj kialoj por ne kurpovi. Bedaŭrinde. Do, anstataŭ kurado, mi ankoraŭ aŭskultadas muzikon. The Brian Jonestown Massacre estas tre bona grupo, kiun mi dum kelkaj lastaj monatoj multe aŭskultis kaj nun multe ŝatas.

Atendante pli bonajn veterojn kaj pli sanan pelvon.

22.8.07

Merkredo - Forte malforte

Hodiaŭ ĉio estis bona ĝis duonvojaĝo. Postan duonon mi ial tre malfortiĝis, sed tamen kuris la tuton. Mi ja devas diri ke la kurado ne estis tro komforta ĉi fojon.

Iomete pli bona tempo ol la lunda.

Tempo uzita: 38:43
Averaĝa pulso: 143
Muziko: Bob Dylan - Highway 61 Revisited & Nashville Skyline

    

20.8.07

Lundo - "Dilana" kurado daŭras

Ĉi lunde estis bona kuri. Ĉefe pro la vetero: suno brilis sed ventis dece, do iĝis tre komforta kuri.
Ankaŭ la tempo kaj pulso ne estas tro malbonaj.

Tempo uzita: 39:11
Averaĝa pulso: 143
Muziko: Bob Dylan - Desire


16.8.07

Merkredo - Pli rapide, pli senkompate

Nu, kial la tiom strangaj numeroj?

Mi kuris tute nerigardante la pulsometron. Do, mi kuris tute laŭ mia propraj sensoj pri kio estas 
komforta kaj kio nekomforta. Mi rimarkis - kion mi ĝuste devenis - ke mi kuris iom pli rapide ol
mia fizika stato min permesis. Sed ne gravis, tamen mi kuris kaj estis entute amuza sed tre kruela.

Kaj jes, Bob Dylan estas bonega.

Tempo uzita: 36:22
Averaĝa pulso: 164
Muziko: Bob Dylan - Bringing It All Back Home

12.8.07

Dimanĉo - Promenado

Jes, mia kurado iĝis tre rapide promenadon. Estis tre humida kaj tro varmega por kurado. Ne eĉ etan venteton nenie... Kaj mi ŝvitis kiel...

Certe, mi devas atendi la pli bonajn kurveterojn. Feliĉe, ŝajnas ke hodiaŭ estas pli malvarma ol 
hieraŭ. Do, eble jam morgaŭ mi kurados plue...

Multon da punktoj ĉi fojon, ial...

Tempo uzita: 42:57
Averaĝa pulso: 144
Muziko: Bob Dylan - Bringing It All Back Home


Ĵaudo - Ankoraŭ ĉi tie

Estis tre varmega kaj humida tago, ĵaudo. Spite de tio, mi ekis kuradi kaj iom surpriziĝis ĉar la
tempo kaj speciale la pulso estis tiom agrablaj. La kurado mem estis tre komforta, kvankam mi -
kiel kutime - ŝvitegis kiel porko.

Nun mi ne plu laboras regule sed studas lingvon francan. Almenaŭ ĉi aŭguston. Estas interesa. Mi rimarkis ke scio de Esperanto vere pli malfacilas la lernadon de franca (kaj lingvoj ĝenerale).

En iu ajn kazo, estis pozitive rimarki ke mia nuntempa stato fizika ne estas tro malbona.

Tempo uzita: 41:15
Averaĝa pulso: 140
Muziko: Bob Dylan - The Freewheelin' Bob Dylan


5.7.07

Mardo kun muko

Post pli ol du semajnoj de mia plej lasta kuradaĵo, mi nun devas skribi ke ne estas komforta
kuri kun nazo plena da muko. La unua duono de kurdistanco iris bone, sed dum la dua duono
estis iom pli malkomforta, ĉar mi ne havis paperon por elnazigi mukon. Muko ekestis pro mia
malsano kelkaj tagoj pli frue.

Ĉio, tamen, iris surprize bone. Kvankam mi ne havis kurinta je du semajnoj, mi faris ne tro
malbonan tempon.

Tempo uzata: 42:04
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Nenio (pro eluzita baterio de mia MP3-ludilo)

19.6.07

Laboro, laboro, laboro

Mia kurhobio estas nun iom paŭzita pro miaj laboroj. Mi laboras nuntempe multe pli regule ol
antaŭe, do mi ne havas tiom da tempo por kurado. Sed... Mia laboro estas ankoraŭ tre fizika kaj
mi ankoraŭ ŝvitas kiel (eta) porko dum laborado. Do feliĉe la laboro estas ia sportado en ĉi 
kazo.
Mi faras multon da diferencaj ripetadaj movoj kaj marŝadas multe dum la labortago. Mi certe ne
forlasos mian kurhobion, sed mi devas nur kurhobii malpli ol antaŭe.

15.6.07

Vendredo 2

La vetero hodiaŭ estis pli malvarma ol antaŭe. Eble pro tio la varmiĝo de la korpo tempon
prenis iom pli ol regule. La kurado estis tre komforta post kelkaj centoj da metroj. Mi ŝvitis kiel
eta porko...

Tempo uzata: 40:54
Averaĝa pulso: 145
Muziko: David Bowie - David Live


14.6.07

Ĵaudo 2

Mia ĉi taga kuretadvojaĝeto okazis posttagmeze. Ĉirkaŭ unu horo post mangaĵo. Tio eble iomete
malfaciligis la kuradon, sed ĉio iris bone finfine.

Tempo uzata: 42:10
Averaĝa pulso: 147
Muziko: Plain Ride - Oh The Flow & The Saints - (I'm) Stranded
       

Merkredo 2

Mardon mi laboris kaj la laboro estis komforte fizika. Mi ne kuris tiam, do mi kuris merkrede.
Ĉio iris tre bone: mi ne lacis dum tuta afero kaj la tempo ankoraŭ pliboniĝis. Ankaŭ, pri muziko,
mi rimarkis ke "Marquee Moon" far Television kaj "Lodger" far David Bowie ambaŭ estas tre
bonaj kantujoj aŭ albumoj. Unu el la avantaĝoj de regulara kurado estas la muzikaŭskultado. Ĉar
tio estas malfeliĉe ofte la afero kion flankenŝovas la "pli gravaj aferoj".

Tempo uzata: 40:38
Averaĝa pulso: 145
Muziko: Television - Marquee Moon & David Bowie - Lodger