5.6.07

Movu vin!

Jes. Mi ekis sporti regule.

'Sporti' en ĉi kazo signifas rapidan marŝadon kaj malrapidan kuradon. En estonto mi celos ankaŭ
viziti gimnastikejon kaj eki naĝadon. Cetere, mi ankaŭ regule biciklas, do mi ne estas tute
sensportulo.

Ĉar ĉi tiu blogo tre silentis, mi elpensis ke ĝi iĝus bona loko por reta ekzerctaglibro, ĉu ne?
Do, mi ekas nun skribi ĉi tien kelkaj detaloj pri miaj kur- aŭ marŝvojaĝetoj; ĉefe la tempon uzatan, mian averaĝan pulson kaj pli vane la muzikon aŭskultitan. Kompreneble, ĉio ĉi estas nur por mi kaj utilas nur min. Sed, se iu ajn trovas ĉi blogon amuza aŭ eĉ enua, tio al mi sole plaĉus.

No comments: